|
|
Created by Aristophio Andrade Alves Filho
over 2 years ago
|
|
| Question | Answer |
| TIGO | Parto de la korpo de plantoj, kiu portas burĝonojn, foliojn k eventuale florojn k fruktojn. |
| LULI | (Tr. V) Balanceti infaneton, por ĝin dormigi. |
| KAPRO | Genro de remaĉantaj mamuloj kun grandaj kornoj k barbo ĉe la mentono. |
| LUPO | Sovaĝa rabobesto similanta altkruran hundon k vivanta en arbaroj. |
| RIFUZI | (Tr. V) 1 Ne voli akcepti ion donatan aŭ proponatan; 2 Ne voli doni ion petitan; 3 Ne voli fari ion. |
| VILAĜO | Malvasta aro da domoj, kortoj ks, kies loĝantoj vivas precipe el la terkulturado. |
| PELI | (Tr. V) 1 Irigi antaŭ si al difinita loko; 2 Forkurigi, fuĝigi el aŭ for de; 3. Kuri por kapti, atingi. |
| FORPELI | Forigi, malproksimigi, pelante. |
| FAJRO | Fizika-kemia fenomeno, ĉe kiu pro vigla oksigeniĝo de ia materialo produktiĝas lumo k varmo. |
| BRULI | (Ntr. V) 1 Esti konsumata de fajro; 2 Konsumiĝi por la homa servo. |
| ESTINGI | (Tr. V) 1 Ĉesigi bruladon; 2 Ĉesigi lumadon. |
| SERĈI | (Tr. V) 1 Rigardi, palpi, sin movi, por ekscii, kie estas iu aŭ io; 2 Esplori en sia penso por ekscii, kiel fari ion. |
| TROVI | (Tr. V) 1 Ekvidi, trafi tion, kion oni serĉas; 2 Ekvidi fine iun, kiun oni volis renkonti; 3 Hazarde ekvidi, unuafoje renkonti ion aŭ iun. |
| TAŬRO | 1. Sp. de bovo, ordinare tenata kiel dombesto; 2. Virbovo. |
| BASTONO | 1 Longa, cilindra peco el ligno, ordinare dehakita de branĉo k pli-malpli prilaborita; 2. Tiu sama objekto, uzata por bati; 3. Tiu sama objekto, uzata por sin apogi. |
| VULPO | Sp. de mamuloj el la subordo de rabobestoj, kun pintaj oreloj k longa, dika, blankpinta vosto k ordinare kun ruĝbruna felo. |
| BATI | (Tr. V) (iu iun) Ektuŝegi per rapida forta movo (ordinare per mano, piedo aŭ mantenata objekto). |
| IGNORI | (Tr. V) Ne voli scii; intence ne atenti; konscie preterlasi. |
| ĈASI | (Tr. V) Persekuti bestojn, por ilin kapti aŭ mortigi. |
| ATAKI | (Tr. V) 1 (iu) Komenci batalon kontraŭ iu aŭ io; 2 (iu) Per vortoj aŭ skriboj provi ĉesigi ies agadon aŭ ekziston. |
| KLOPODI | (Ntr. V) 1 Maltrankvile aŭ ekscitiĝe zorgi; 2 Fari la necesajn penojn, elpaŝojn, vizitojn ktp, por atingi ion, sukcesigi entreprenon. |
| ESKAPI | Liberigi sin de tio, kio katenas; sukcese eviti per forkuro. |
| KREDI | (Tr. k Ntr V) 1 (tr) (ion; ke) Rigardi ion kiel verdiritan, ne postulante pruvojn; 2 (ntr) (al io, pri io) Rigardi ion kiel efektivan aŭ efektiviĝontan, ne postulante pruvojn. |
| RAKONTI | (Tr. V) Parole aŭ skribe sciigi okazaĵon kun ĝiaj cirkonstancoj |
Want to create your own Flashcards for free with GoConqr? Learn more.